En sia kunsido sabaton, la 23-an de julio, en Kopenhago la Komitato de UEA
elektis tri elstarajn movadanojn kiel Honorajn Membrojn de UEA. Ili estas
d-ro Detlev Blanke el Germanio, d-ro Renato Corsetti el Italio kaj s-ro Rob
Moerbeek el Nederlando.
Detlev Blanke (nask. 1941) estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto
en la Kulturligo de GDR 1968-1980 kaj ekde 1981 de Esperanto-Asocio de GDR.
Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto
kaj la germana, kaj habilitiĝis en 1985 per disertacio pri planlingvoj (Internationale Plansprachen). En 1988 li fariĝis docento pri
interlingvistiko en la Berlina Humboldt-Universitato. Ekde 1976 li estas
estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), kies bultenon Informilo por Interlingvistoj li redaktas ekde 1992. Ekde 1992 li
kompilas (kun H. Tonkin) bibliografion pri Esperanto kaj interlingvistiko
por la usona Modern Language Association. Li iniciatis la Esperantologiajn
Konferencojn, kiuj okazas ekde 1978 en ĉiu UK. Kun sia edzino Wera li
laboras i.a. pri terminologio kaj iniciatis la fondon de Terminologia
Esperanto-Centro de UEA en 1987.
Renato Corsetti (nask. 1941) laboris dum la unua parto de sia vivo en
banko kaj poste en la Universitato de Romo. Li estas aktiva en la
Esperanto-movado de la fino de la 1960-aj jaroj. Prezidanto de TEJO li
estis 1971-1973, poste honora prezidanto. Li estis estrarano de UEA
1980-1986, vicprezidanto 1998-2001 kaj prezidanto 2001-2007. Corsetti
membris en multaj komisionoj de UEA kaj estis prezidanto 1980-1986 kaj
vicprezidanto ekde 2002 de Institucio Hodler '68. Estrarano kaj
prezidanto de Itala Esperanto-Federacio li estis dum pluraj periodoj.
Membro kaj sekretario de la Akademio de Esperanto li estas ekde 1999. En
2008 li ricevis la Premion Deguĉi. Li aŭtoris aŭ redaktis multajn
librojn kaj artikolojn. En sia agado li aparte interesiĝas pri la
disvastigo de Esperanto al ĉiuj kontinentoj kaj pri ĝia utiligo por
certigi la lingvajn homajn rajtojn je ĉiu nivelo.
Rob Moerbeek (nask. 1936) laboris 32 jarojn kiel oficisto de UEA zorgante
pri la ekspedofako de la Centra Oficejo kaj pri provlegado de Esperanto
k.a. periodaĵoj kaj eldonaĵoj de UEA. Li prizorgis ankaŭ la Bibliotekon
Hodler kaj la arkivon de la CO. Post emeritiĝo en 2001 li laboras
volontule en la CO. Li korektas ankaŭ la revuojn Monato, Internacia
Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fen-x (E-o Nederland), E-ista Vegetarano,
La Kontakto (nederlanda LIBE-sekcio), k.a. Agado por handikapuloj, precipe
blinduloj, estas proksima al li. Li prizorgas voĉlegadon de Esperanto k.a.
revuoj por blinduloj. Ekde 2001 li reprezentas Ligon Internacian de Blindaj Esperantistoj en la
Komitato de UEA. Li estis privatdocento pri E-o ĉe la Universitato de
Amsterdamo 1978-1998. En 2000 li ricevis la Premion Deguĉi.
UEA ricevis Administran Subvencion per la programo Erasmus+
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1115 (2023-07-26)
Eks-prezidanto de UEA ricevas ŝtatan premion en Barato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 987 (2021-10-08)
UEA serĉas novajn estraranojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 717 (2017-11-16)
UEA havos novajn oficejojn en Afriko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 686 (2017-06-12)
UEA havos novajn retpaĝon kaj administran sistemon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 681 (2017-04-29)